Sunday, November 10, 2013

CPP alvokas al amasa mobilizado, internacia apogo por helpoperacioj





 
Inter la areoj detruitaj de la fortegaj ŝtormoj estas revoluciaj bazaj areoj kiuj estas labortereno de la provizora revolucia registaro kaj funkciregionoj de la Nova Popola Armeo kaj aliaj revoluciaj amasorganizaĵoj.
Gazetara Novaĵo
CPP Informoficejo
9 novembro 2013

Esperanto versio

CPP alvokas al amasa mobilizado, internacia apogo por helpoperacioj


La Komunista Partio de Filipinoj (CPP = Communist Party of the Philippines) hodiaŭ esprimis siajn simpatiojn al la milionoj da homoj kiuj estis tuŝitaj de tajfuno Yolanda kiu ruinigis provincojn en Orienta kaj Centra Visayas, en Panay, Negros, Masbate, Mindoro, Palawan, kaj aliaj insuloj, kaj ankaŭ en regionoj en Orienta kaj Sudorienta Mindanao, Norda Mindanao kaj provincoj en Suda Luzon.
Read More
Samtempe CPP alvokis al amasa mobilizado en la tuta lando kaj eksterlande, por estigi krizhelpadon kaj fondusojn por savado, helpado kaj riparklopodoj. CPP alvokis al „personoj en malpli tuŝitaj regionoj kiel ebe plej helpi la homojn kiuj bezonas urĝan helpon.”
Hieraŭ, tropika ciklono Yolanda (internacie nomita Haiyan) kuregis tra la Filipinoj, postlasante ampleksan ŝpuron de detruo. Yolanda eble estas unu el la plej fortaj tajfunoj iam en la lando, kaj unu el la plej potencaj ŝtormoj en la pasintaj 30 jaroj.
La CPP diris ke inter la areoj kiuj estis detruitaj de la fortaj ŝtormoj sin trovas revoluciaj bazaj areoj kiuj estas labortereno de la proviza revolucia registaro kaj funkciregionoj de la Nova Popola Armeo kaj aliaj amasorganizaĵoj.
La CPP ankaŭ indikis ke multaj el la tajfunruiniĝitaj areoj estis tiuj kiuj antaŭ nelonge estis trafitaj de gravaj tertremoj pro kiuj homoj ankoraŭ estis tre vundeblaj por fortaj ventoj kaj pluvegoj.
„Ĉi tiuj regionoj apartenas al la plej malriĉaj en la tuta lando, kie la plimultaj homoj estas malriĉaj kamparanoj, senlaboraj farmistoj, malgrandaj fiŝistoj kaj indiĝenaj popoloj,” diris CPP. „Ili jam delonge estis forlasitaj de la reakcia registaro kaj ne estos sub la prioritatoj por helpo.”
La CPP diris ke oni ankoraŭ atendas pri detalaj informoj de siaj lokaj komitatoj, same kiel amasorganizaĵoj kaj NPA-unuecoj en la areoj.
[Donacojn vi povas sendi al la internacia oficejo de la Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj:
Konto posedanto: NDF ST. INT. INFORMATIE
Kontonumero: 39 45 70 642
Bankonomo: RabobankBanko branĉo: Utrecht, Nederlando
IBAN: NL 70 RABO 0394 5706 42
BIC: RABONL2U
Bonvolu indiki "Haiyan/Yolanda Relief Funds" ]


No comments:

Post a Comment